| has gloss | epo: BÁNHIDY József [ba:nha:zi:] estis hungara aktoro naskita en Arad la 11-an de junio 1888 kaj mortinta en Miskolc la 12-an de junio 1973. Kariero Li debutis en 1908-1909 en Arad kaj ludis en Győr, Pécs, Zombor, en 1919 en la Madách Színház, poste en Miskolc, en 1920–21 en Debrecen, en la Renaissance Színház, en la Apolló Kabaré kaj Royal Orfeum. Ekde 1940 ĝis 1968 li ludis en Miskolc. El liaj roloj *Mikhál bán (Katona J.: Bánk bán); *Első sírásó (Shakespeare: Hamlet); *Vackor (Shakespeare: Szentivánéji álom). |