| has gloss | epo: Ritmo. Zamenhof adoptis la severan german-rusan metrikon. Laŭ tio, la sinsekvo de la silaboj akcentaj (-) kaj senakcentaj (o) naskas verspiedojn duopajn (jambo: o-; trokeo: -o) aŭ triopajn (daktilo: -oo; anapesto: oo-) kaj ĉiu verso konsistas el egalaj piedoj, do estas aŭ jamba, aŭ trokea, daktila, aŭ anapesta. Krome piedoj povas kombiniĝi, sed nur jambaj kun anapestaj (leviĝa skemo), aŭ trokeaj kun daktila (malleviĝa skemo). La marŝmaniero de la verso do devas resti la sama: aŭ leviĝa, aŭ malleviĝa. Ekzemploj: |